Ortodoksa preĝejo Ave Maria (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serba ortodoksa preĝejo de
Szentendre
Serba ortodoksa preĝejo en Szentendre
Serba ortodoksa preĝejo en Szentendre
ortodoksa preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Serba ortodoksa eklezio
Dato de konsekro 1754
Konsekrinto episkopo de Buda: Dionisije Novakovič
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1752–1754
Specifo
Enhaveco 50 sidlokoj, 20 starlokoj
Alto 28 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Serba ortodoksa preĝejo de Ave Maria, serbe Благовештенска црква [blagoveŝtenska crkva] estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Szentendre, ĉe la ĉefplaco. Ĝi nomiĝas ankaŭ preĝejo de Anunciacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rifuĝintaj grekoj, serboj kaj bosnoj konstruis lignan preĝejon en 1690. Ili konstruis novan preĝejon en la 1750-aj jaroj. La bildoj pentriĝis en 1804. Ekde la 1920-aj jaroj la preĝejo ne servas ritojn, sed ĝi estas vizitebla, kiel muzeo. En 2008 la preĝejo renoviĝis. Longe ĝi estas grava turista celloko en la urbo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unusola turo altiĝas ĉe la fronto super la enirejo ornamita riĉe. Apud la enirejo estas tombo ekde 1759. En la interna parto esta videbla la muro de ikonoj. La preĝejo kontaktiĝas kun iama serba lernejo por instruistoj (konstruita en 1797), ankaŭ ĝi estas muzeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
La enirejo