Preĝejo Bet-Leĥem (Esfahano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Bet-Leĥem.

Preĝejo Sankta Bet-Leĥem de Nov-ĜulfoPreĝejo Bedĥem , (armene: Նոր Ջուղայի Սուրբ Բեթղեհեմ Եկեղեցի, perse: کلیسای بیت لِحِم مقدس ), estas preĝejo de la Armena Apostola Eklezio en la kvartalo Nov-Ĝulfo de Esfahano, Irano. Unu el la plej gravaj historiaj preĝejoj de la urbo, ĝi apartenas al la epoko de la persa reĝo Abaso la 1-a. La preĝejo situas en la placo Ĝulfo proksime al preĝejo Sankta Maria. La preĝejo Bedĥem estis konstruita de armena komercisto nomata Ĥaje Petros. Estas ornamoj kaj pentraĵoj sur ĝiaj muroj prezentantaj la vivon de Jesuo. La 72 delikataj pentraĵoj, pentritaj de armenaj artistoj, estas prezentitaj en du vicoj[1].

La preĝejo havas tri partojn:

  • La enirejo kun balkono, kiu ŝajnas esti speciala loko por fianĉinoj.
  • La kapelo, super kiu estas la kupolo .
  • La absido

La preĝejo havas rektangulan planon. La pordoj longas 31 m kaj altas 14 m. Ĝia kupolo altas 26. Kontraŭ la preĝejo estas korto kun du enirejoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Hosseyn Yaghoubi. (2004) Arash Beheshti: Rāhnamā ye Safar be Ostān e Esfāhān(Travel Guide for the Province Isfahan) (Persian). Rouzane, p. 128. ISBN 964-334-218-2.