Preĝejo Elizabeto de Hungario (Alsózsolca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Elizabeto de Hungario
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Alsózsolca
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Ónod
paroĥo en Sajólád
Arkitektura priskribo
Konstruado 19761977
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Elizabeto estas katolika konstruaĵo en urbo Alsózsolca (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri romanika kirko Sankta Nikolao okazis en 1332. La loĝantoj estis katolikoj ankoraŭ 1548, baldaŭ dum dominado de turkoj aperis ankaŭ la kalvinismo. La kalvinanoj uzis la mezepokan katolikan kirkon, baldaŭ propran lignan preĝejon. La katolika preĝejo neniiĝis. En la sekvaj jarcentoj la minoritataj katolikoj havis diservojn en luitaj ĉambroj, ekde 1936 en la ĵus konstruita katolika lernejo. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1976 kaj 1977. La turo estis konstruita (ankaŭ la navo plilongiĝis) en 1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ strato, sed la navoparto jam en korto. La fasado estas simetria kun meza enirejo. La fasado konsistas el 3 kuntiritaj kvadrataj turoj, kies larĝo estas la sama kun la navo. La meza turo estas pli alta, ĉiuj turopintoj estas piramidaj. Super la enirejo estas niĉo, ene statuo pri Sankta Elizabeto. La navo estas simpla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.