Preĝejo Elizabeto de Hungario (Gyöngyös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Gyöngyös
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Gyöngyös
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös
paroĥo ĉe Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Gyöngyös.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko dum la mezepoko estis jam kirko, apude tombejo. Ekstera apartenaĵo estis hospitalo. Dum la 16-a jarcento la kirko estis forlasita, ekde 1634 slovaklingvaj mesoj okazis. Inter 1775-1779 la preĝejo estis trakonstruita kaj barokigita, ankaŭ nova sanktejo kun kripto estis konstruita. En 1804 la turo estis plialtigita. La kirko longe servis por la lernantoj, ĉar la iama hospitalo transformiĝis al lernejo. La kirko estis renovigita en la jaroj 1943 kaj 1944, Lajos Márton pentris la freskojn. En 1945 bombo trafis la konstruaĵon, preskaŭ ĉio neniiĝis. Dum la socialismo nur la lernejo funkciis, la kirko estis nur stokejo. Inter 1992-1995 la stokejo repreĝejiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas. Super la enirejo malplena niĉo estas videbla. La navo finiĝas en rektangula absido. La navo havas flanke ankaŭ po unu apogpilierojn kaj sakristion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.