Preĝejo Emeriko de Hungario (Székesfehérvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Emeriko de Hungario
Preĝejo de Emeriko de Hungario en Székesfehérvár
Preĝejo de Emeriko de Hungario en Székesfehérvár
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Székesfehérvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
Dato de konsekro 1745
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 18231833
Specifo
Alto 52 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Franciskana preĝejo de Sankta Emeriko de Hungario kune kun monaĥejo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Székesfehérvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ dominado de turkoj en tiu loko kapelo (pli frue palaco) funkciis, laŭ la onidiro en tiu loko naskiĝis mem Emeriko en 1007. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1720-1743. La orgeno estis farita en 1740, ĝi renoviĝis en 1820, 1855, 1909, 1930, 1965. La franciskanoj revenis en la urbon en 1688. La turo estis plialtigita en 1886. La preĝejo estis renovigita en 1930.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kune kun la monaĥejo situas en la urbomezo laŭ strato. La ĉefenirejo troviĝas meze de la fasado, la alia (pli nova) enirejo troviĝas flanke de la navo. La turo situas apud la sanktejo. Interne bildo de la ĉefaltaro prezentas Sanktan Emerikon, kiam anĝeloj portas lin al la ĉielo. La origina bildo estis trapentrita en 1884.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa konstruaĵo estis konstruita inter 1741-1743. Ĝi aliĝas al la preĝejo kaj formas U-literon. La monaĥejo estis grava loko por la franciskanoj dum la historio. Nuntempe eklezia muzeo funkcias interne.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la preĝejo