Preĝejo Emeriko de Hungario (Veszprém)
Preĝejo de Emeriko de Hungario | |
---|---|
Preĝejo de Emeriko de Hungario en Veszprém
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Veszprém (urbo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1823–1833 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Piarista preĝejo de Sankta Emeriko de Hungario estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Veszprém.
Historio[redakti | redakti fonton]
La piaristoj konstruis en Fortikaĵo de Veszprém unue monaĥejon, poste apude preĝejon en 1833. Ĝi estis renovigita en 1901.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo kune kun la monaĥejo estas integrita laŭ la strato. La kvadrata malalta turo situas super la enirejo. Sur la fasado 4 kolonoj estas videblaj. Sur la muro estas 3 literoj: MMT, kiu estas greka mallongigo signifanta: Maria, patrino de Dio. Interne 5 altaroj situas faritaj ĉ en 1840. La ĉefaltaro prezentas Sanktan Emerikon de Hungario. Super la altaro estas duonkupolo, kie estis pentrita Kristo. La flankaj altaroj prezentas piaristajn sanktulojn. La sanktejo estas kvadrata. Sur la baldakeno 2 freskoj estas videblaj: "Venigu al mi la bebojn", "Renkontiĝo de Sankta Jozefo kaj Sankta Maria".
Nuntempe oni aranĝas ankaŭ ekspoziciojn pri piaristoj kaj ekleziaj artoj.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare
- hungare Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare