Preĝejo Helpema Sankta Maria (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Helpema Sankta Maria
Paroĥa preĝejo de Helpema Sankta Maria en Budapeŝto
Paroĥa preĝejo de Helpema Sankta Maria en Budapeŝto
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Kőbánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1930
Konsekrinto August Hlond
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Aladár Árkay
Konstruado 1925–1930
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Helpema Sankta Maria estas romkatolika Monumento historia (ekde 1993) en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Kőbánya. Oni simple mencias ĝin pola preĝejo, ĉar ĝi konstruiĝis por poloj vivantaj en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la frua 20-a jarcento multe da poloj laboris en ŝtonminejo de Kőbánya. Komence ili havis kapelon por mesoj, kies kapacito ne sufiĉis. Oni konstruis tiu ĉi preĝejon en la 1920-aj jaroj. Dum la socialismo la ŝtato forprenis la preĝejon de la poloj, tamen ĝi funkciis plu simpla preĝejo. Post la socialisma erao la poloj rericevis ĝin.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La moderna konstruaĵo havas en la maldekstra flanko vastan kvadratan, bastionan turon. Same maldekstre, sed malantaŭe situas alia, pli malalta rondforma turo. Ekstere sur la muro oni metis memortabulon pri hombuĉado en Katyń. Menciindas la ornamriĉaj fenestroj, kies bildoj prezentas polajn kaj hungarajn sanktulojn, ekzemple Ladislao la 1-a (Hungario), Sankta Kinga, Adalberto el Prago. La pentritaj vitraj fenestroj ĉe la sanktejo prezentas Sanktan Marian kun Jesuo, pli supre Sankta Triunuo estas videbla. Ĉefa ornamaĵo de la ĉefaltaro estas Nigra madono laŭ Częstochowa. Estas 2 flankaj altaroj pri Nigra Madono kaj Koro de Jesuo. József Palka kreis la vitralojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Flanko de la preĝejo
La sanktejo