Preĝejo Ignaco Lojola (Győr)
Preĝejo de Ignaco Lojola | |
---|---|
![]() Aerfoto pri la preĝejo kaj monaĥejo de Ignaco Lojola en Győr
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Győr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Baccio de Bianco |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1634–1641 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Benediktana preĝejo de Ignaco Lojola estas romkatolika preĝejo kaj Monumento historia en Hungario, en urbo Győr, en la historia ĉefplaco.
Historio[redakti | redakti fonton]
Jezuitoj konstruis la preĝejon en la 1630-aj jaroj, sed la interna parto pretiĝis nur en 1662. En 1727 ĝi trakonstruiĝis. En la 1740-aj jaroj ankaŭ la interna parto ŝanĝiĝis. La jezuitoj estis forigitaj en 1773, anstataŭ ili alvenis benediktanoj en 1802.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo havas unu navon, 2 turojn kaj 6 flankokapelojn. La ĉefaltaro prezentas vivon de Ignaco Lojola de 1744. Ĝuste tiam pretiĝis ankaŭ la freskoj pri Ave Maria kaj pri 4 profetoj. La plej gravaj skulptaĵoj estas pri Sankta Petro, Sankta Jozefo kaj Sankta Paŭlo. La ornamriĉa predikejo pretiĝis en 1749, la orgeno en 1757.
Kermeso okazas en la 31-an de julio.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio
- hungare