Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Fehérvárcsurgó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Katarina de Aleksandrio
Paroĥa preĝejo Katarina de Aleksandrio en Fehérvárcsurgó
Paroĥa preĝejo Katarina de Aleksandrio en Fehérvárcsurgó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fehérvárcsurgó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Bodajk
paroĥo loke, sed zorganto en Bodajk
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Katarina de Aleksandrio estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Fehérvárcsurgó (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la malfrua 12-a jarcento estis konstruita malgranda romanika kirko en tiu ĉi vilaĝo. Li kirko estis trakonstruita kaj pligrandigita laŭ gotiko depost 1250. La unua turo estis konstruita en la fruaj 1400-aj jaroj. En la 16-a jarcento la kirko estis fortresopreĝejo. Dum domimado de turkoj la vilaĝo plej ofte estis senhoma, la revenintoj jam estis protestantoj, kiuj uzis la jam ruinan preĝejon. La katolikoj reakiris la kirkon en 1748, poste oni faris la necesajn renovigajn laborojn. Oni plene trakonstruis la preĝejon en 1873 laŭ baroko, tamen restis kelkaj mezepokaj partoj. En la jaroj 1961 kaj 1962 arkeologoj esploris la konstruaĵon. La orgeno ekfunkciis en 1873, ĝi estis trakonstruita en 1937 1930-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sur monteto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas svelta piramido. La enirejo troviĝas en flanko de la navo. La novgotika absido estas oklatera kaj estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La ĉefaltara bildo estis pentrita ĉirkaŭ 1750. La instalaĵoj estis faritaj en la 19-a jarcento. Menciindas skulptaĵo fare de Amerigo Tot en 1969.

Kermeso okazas en la 25-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enirejo