Preĝejo Koro de Jesuo (Nagykanizsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Nagykanizsa
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Nagykanizsa
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykanizsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Nagykanizsa
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 33,5 m (turo)
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nagykanizsa, en la supra urboparto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama Kanizsa la unua kirko estis menciita en 1262. Dum dominado de turkoj ĉiuj kristanaj preĝejoj neniiĝis. En 1764 oni konstruis kapelon dediĉitan al Johano Nepomuka en mezo de la tombejo, en 1824 ĝi estis pligrandigita, ankaŭ turo estis konstruita. Intertempe la tombejo ĉesis en 1784. Post la 1-a mondmilito la preĝejo renoviĝis. En 1942 escepte la turon la preĝejo estis malkonstruita kaj pli granda estis konstruita. Ekde tiam la nova titolo estis Koro de Jesuo. Dum la mondmilitaj bataloj la konstruaĵo ne difektiĝis, en 1955 la internaj muroj estis pentritaj, en 1962 la turo estis renovigita. La orgeno alvenis en 1927, sed en 1996 pli nova estis konstruita. En 2001 la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en malgranda parko. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La plej supre la turo altiĝas kun bulboforma pinto. La ĉefnavo havas krucnavon. La absido estas duonronda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aerfoto pri la preĝejo