Saltu al enhavo

Preĝejo Kristo (Cottbus)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika Kristo-kirko, Cottbus

Preĝejo Kristo (germane: ChristuskircheKirche Zum Guten Hirten) estas romkatolika kirko en Cottbus, Germanujo. Temas pri la unua kirka novkonstruado en Malsupra Luzacio post Reformacio.

Ekde la mezo de la 17-a jarcento ĝis 1838 disponis al la katolika fidelularo Cottbus dufoje por jaro la tombeja kirko Ad sanctam portam ĉe Spremberg-pordego. Post alveno de prusia armebataliono ĉ. la 1820-a jaro kreskegis la nombro de katolikoj. Pro tio laŭ iniciato de paroĥestro Florian Birnbach el Neuzelle (kiu responsis pri animzorgado en Cottbus) komenciĝis en 1848 konstruo kirka ĉe la nuna strato Straße der Jugend. Dezajnistoj estis la distrikta ĉefkonstruisto Fritsch kaj la ĉefmasonisto E.G. Stoske. Post la morto de Stoske en 1850 finis la tuton F.W. Kahle kaj sukcesis konsekriĝo sub pastroneco de la Bona Paŝtisto en la 27.10.1850. Tiam paroĥestris Florian Birnbach.

Pro spaca malabundo necesis faro de nova kirko kio realiĝis en 1934. La nova paroĥa kirko estis sub la patroneco de Sankta Mario reĝino de la paco kaj konsekritis fare de la vroclava arkiepiskopo kaj kardinalo Adolf Bertram. Multe da meblaro prenitis de la malnova kirko. Je la fino de la Dua mondmilito tre damaĝitis kaj la altarejo kaj la sakristio.

Forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo pligrandigis denove la nombron de katolikoj kaj inter 1965 kaj 1967 renovigitis la preĝejo (konstruo de nova kirko sur nova grundo pro politikaj kialoj dum komunismaj tempoj ne eblis). La tuto subkeligitis kaj kreitis ankaŭ komunumaj salonoj. Respondecis pri la novaranĝo de la interno Gottfried Zawadzki el Kamenz. La metalaĵojn (altaro, tabernaklo, baptujo) elfaris en Elsterheide la firmao Werkstätten für angewandte Kunst NEUE FORM . Rekonsekriĝo faritis en la 11.11.1967 fare de lia episkopa moŝto Gerhard Schaffran. De tiam ĝia oficiala nomo estas Kristo-kirko.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Temas pri modesta hala aĵo de vidbrika arkitekturo kun sela tegmento kaj la rektangula navo estas sentura. Havas la laŭlongaj vandoj grandajn rondarkajn fenestrojn kaj la apsido duonrondan blindfenestron kaj ornaman frison sub la defluilo. La angulojn pilastra friso kun subaĵoj plifortikigas. Anstataŭ la malkonstruita sakristio videblas vande nun gravurita bildo de Jesuo lavanta la piedojn de la ``apostolo~~j. La straten spektanta flanko havas tri portalojn kun origine konserviĝinta rozvitralo. Pinte estas en 1996 restaŭrita firstotureto kun la origina sonorilo el la 19-a jarcento. Interne estas skulptita figuro de Madono el la 15-a jarcento. Ĝi troviĝas surloke ekde 1975 kaj ĝuis restaŭriĝon en 1986. De la iama interna meblaro konserviĝis nur la altara bildo de Jesuo kiel bona paŝtisto.

Paroĥejo

[redakti | redakti fonton]
paroĥejo kun kirko

Oni metis la fundamentan ŝtonon por la iama paroĥejo en 1850; tion ankaŭ moderigis la ĉefmasonisto Kahle. Temas pri duetaĝa gipskonstruaĵo sur naturŝtona fundamento kun rondarkaj fenestroj kaj tegmento kaj kelo datumantaj el la konstrutempo. Ankaŭ la ĉirkaŭa bazomuro ere konserviĝis. La komenca einirejo, kiu en 1984 fermitis, estas portalsimila kun arkaĵo supre de pilastroj. Krom la klerika loĝejo estis ene ankaŭ ekde 1851 katolika lernejo. Ĝi alilokitis en 1896 je la strato Taubenstraße 37 iĝonte urba institucio. En la iama paroĥejo estas nun regiona filio de Caritas.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Irmgard Ackermann, Marcus Cante, Antje Mues: Denkmale in Brandenburg, Band 2: Stadt Cottbus, Teil 1: Altstadt, Mühleninsel, Neustadt und Ostrow, innere Spremberger Vorstadt, Stadtpromenade, westliche Stadterweiterung, historisches Brunschwig. Wernersche Verlagsgesellschaft, Worms am Rhein 2001, ISBN 3-88462-176-9.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Florian Birnbachs Traum. Festschrift 150 Jahre katholische Kirchen in Cottbus eldonis Katholische Gemeinden von Cottbus, Cottbus 2000
51.75214114.333652