Preĝejo Kristo Reĝo (Naszály)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Kristo Reĝo
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo en Naszály
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo en Naszály
filial church • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Naszály (vilaĝo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Győr
dekanujo Komárom
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Kristo Reĝo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Naszály.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post dominado de turkoj precipe kalvinanoj loĝis en tiu ĉi vilaĝo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1948 el grenejo. La paroĥo estis fondita en 1955. Ambaŭ sonoriloj estis faritaj en 1908 kaj ili funkciis en Budapeŝto. Post la konstruado la preĝejo ricevis ilin.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola havanta 2 simetriajn kvadratajn turojn en la fasado antaŭ la navo. Pinto de la turoj estas piramidoj. Inter la 2 turoj troviĝas la enirejo.

Kermeso okazas en tago de Reĝo Kristo, tio okazas en dimanĉo fine de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.