Preĝejo Kristokorpo (Saalfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika Kristokorpo-kirko

La Kirko Kristokorpo (germane: Kirche Corpus Christi) estas romkatolika preĝejo en Saalfeld, Germanujo, angulo Pfortenstraße/Schillerstraße.

Historio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Konstruitis la katolika kirko en Saalfeld en novromanika stilo laŭ la planoj de la registara ĉefarkitekto Hetzel el Berlino. Ornamaĵoj kopias la stilon de Secesio. La konstrulaboroj komenciĝis en la 14.3.1905 kaj jam post 6 semajnoj metitis la fundamenta ŝtono. Ŝtono ĉe la enirejo memorigas onin al monsinjoro Th. J. Scherg, sub kies gvidado konstruitis la kirko.

La horizontala plano estas en formo de latina kruco. La nordorienten orientita ĉefa navo kun apuda ĥorejo estas 23 m longa, la transepta navo 18 m larĝa. Dume la ĉefa navo estas ebene tegmentita la altarejo kaj la transepta alo estas volbitaj. Ĉe ambaŭ flankoj de la altarejo troviĝas sakristioj. Inter la ĉefa navo kaj la orienta transepta alo estas la 36 m alta turo.

La kostoj por la tute nova konstruaĵo estis ĉ. 77000 markoj pagitaj per privataj mondonacoj kaj de la episkopujo de Würzburg. La konstruon realigis metiistoj el la regiono de Saalfeld.

En la 17-a de aprilo 1906 okazis la solena konsekro de la preĝejo fare de episkopo Ferdinand von Schloer el Würzburg. La patroneco Kristkorpo elektitis pro la ŝatego de la kristokorpa festo inter la saalfeld-a fidelularo.

Novaj aranĝoj interne[redakti | redakti fonton]

En 1972 faritis komplete nova aranĝo de la interna parto. Laŭ la planoj kaj sub la artista gvidado de s-ro Rudolf Brückner-Fuhlrott nove kreitis la altaro kaj la altarkruco, la tabernakla steleo, la ambono, la statuo de la Virgulino kaj la fenestroj de la absido. Dum tiu ĉi novaj aranĝoj la alaj partoj de la iama ĉefaltaro enkorpigitis de Schiestl en la ĝeneralan koncepton kaj instalitis malantaŭ la nova celebradaltaro sur la vando de la absido. En duonreliefo prezentatas ok sanktuloj helppetitaj ofte en Saalfeld kiel ankaŭ la patronoj de la aliaj preĝejoj en la urbo. Ili tiam simboligu la reciprokan dependon de la kirkoj.

Dekstre videblas: Petro, Paŭlo (patronoj de la iama benediktana monakejo), Marteno (patrono de la Marteno-kapelo) kaj Gertrudo (patronino de la preĝejo en Graba). Je la maldekstro oni vidas: Johanon la Baptiston (kp. Johano-kirko), Andreon (patrono de la iama franciskana preĝejo), Nikolaon (iama Nikolao-kirko ĉe Hoher Schwarm) kaj Matildon (la sanktulino de la tago en kiu komenciĝis la konstrulaboroj). La triptiko povas esti kunmetita montrante dorse la adoradon de la bebo Jesuo kaj la renkonto de la Savinto kun la homoj el Emaŭzo.

La tabernakla steleo havas formon de kolonon konusan sur kiu videblas la historio de la Kreado (laŭ la biblia libro Genezo, 1-a ĉapitro). La krono de la Kreado estas la homo vivanta ankaŭ pro la aŭskulto de la diaj vortoj kaj pro la eŭkaristio. En la granda rozo estas la sep sakramentoj ĉirkaŭantaj Kristo-monogramon). La surteren veninta filo de Dio estiĝis kvazaŭ la akso ĉirkaŭ kiu turniĝas la tuta kristana vivo kaj la fonto por ĉiuj sakramentoj.

En la jaro 2006 la katokika komunumo de Saalfeld solene festis la 100-an datrevenon kirkokonsekran. Ĝi restis, dum ĉiuj politikaj sistemoj, la centro spirita de la katolikoj.

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Konsekro de la sonoriloj de la nove konstruita preĝejo faritis en majo 1906. Ili estis mulditaj el kanonaĵoj kiujn donacis la ministerio pri milito de Prusio pro memorigo al la Batalo ĉe Saalfeld (10.10.1806). Tamen dum la Unua mondmilito kaj la Dua mondmilito sume kvar el ili refanditis - por produkti novajn armilojn. Nuntempe la kirko havas tri sonorilojn (tonoj g', b' kaj c).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Stadtverwaltung Saalfeld/Presseamt, Bruno Wagner (eld.): "Katholische Kirche Corpus Christi", en la faldfoliserio: Saalfeld/Saale - Stadtgeschichte(n) erleben, aŭgusto 2007