Preĝejo Marteno de Tours (Kunszentmárton)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Marteno de Tours
Preĝejturo de Marteno de Tours en Kunszentmárton
Preĝejturo de Marteno de Tours en Kunszentmárton
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kunszentmárton
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Szeged-Csanád (ekde 1993)
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 60 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Kunszentmárton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post dominado de turkoj ekde 1686 la plej proksima funkcianta preĝejo estis en Csongrád. En 1722 malgranda preĝejo konstruiĝis kaj samtempe paroĥo fondiĝis. La preĝejeto malkonstruiĝis kaj pli nova konstruiĝis en 1745. Pli granda turo konstruiĝis en 1763. La nuna preĝejo konstruiĝis inter 1781-1784, sed la malnova turo restis. En 1910 ankaŭ 2 flanknavoj kaj 6 flankaltaroj aldoniĝis. Komence de la 21-a jarcento la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro pri Marteno de Tours pretiĝis en 1788, la orgeno en 1889. La lignaj skulptaĵoj 2.5 metrojn altaj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en 1892 pretiĝis. La marmoraj skulptaĵoj pri Koro de Jesuo kaj pri Dipatrino en la sama jaro fariĝis. Nomoj de la flankaltaroj estas: Stefano la 1-a (Hungario), Sankta Kruco, Koro de Jesuo, Sankta Maria, Sankta Francisko el Asizo kaj Sankta Antonio el Padovo. Estas 2 grandaj muropentraĵoj: Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Lasta Juĝo.

Kermeso okazas en la 12-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.