Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Vép)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo
Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo en Vép
Paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo en Vép
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vép
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Ják
paroĥo loke
Dato de konsekro 1788
Konsekrinto János Szily
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Metamorfozo de Kristo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Vép.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua ligna kirko kun 2 turoj en tiu loko estis konstruita supozeble en la 12-a aŭ 13-a jarcento, la patrono estis apostolo Sankta Andreo. La unua dateno venis el 1298. La loĝantoj iĝis luteranoj depost 1550, la katolika rearanĝo okazis en 1683. La preĝejpatrono ŝanĝiĝis al Metamorfozo de Kristo en 1734. La kirko estis malkonstruita kaj pli nova estis konstruita jam kun sola turo en 1774. 2 flankonavoj estis konstruitaj en 1848, kapelo en 1898. La orgeno estis farita en 1850, trakonstruita en 1929. Ankaŭ en 1929 la preĝejo plene renoviĝis. En 1962 kaj 1978 ekstere, en 1996 plene la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe vojkruciĝo en korto, kie estas krom la kirko kelkaj monumentoj. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La enirado povas okazi tra la turo. Krom la enirejo estas po unu niĉoj en la fasado. La navo finiĝas en duonronda absido, kiu kontaktiĝas kun la sakristio kaj la menciita kapelo.

Interne sur la muroj dominas la floraj motivoj.

Kermeso okazas en la 6-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.