Preĝejo Naskiĝo de Maria (Röjtökmuzsaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Röjtökmuzsaj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Fertőszéplak
paroĥo loke
Dato de konsekro 1879
Konsekrinto János Zalka
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika pilgrimloko en Hungario, en vilaĝo Röjtökmuzsaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama vilaĝo Röjtök en la mezepoko preĝejo funkciis, la unua mencio okazis en 1524. La turkoj detruis ĝin en 1688, nur en 1760 okazis la renoviĝo dediĉita al Sankta Judit. La orgeno ekfunkciis en 1759. En 1879 la plena kirko estis malkonstruita kaj oni konstruis pli novan en la sama jaro jam dediĉita al Naskiĝo de Maria. Baldaŭ la preĝejo estis trakonstruita laŭ novgotiko. En 1979 la plena preĝejo estis renovigita, en 1998 la interna parto estis pentrita, en 2005 la ekstera parto renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola en mezo de la vilaĝo en korto. La fasado estas simetria, la meza paro reliefas, tie funkcias la enirejo. La turo altiĝas ĉe la santejo. Interne la nova marmora altaro estis konstruita en 1972. La sekpentraĵo ĉe la sanktejo prezentas 7 ĝojojn de Sankta Maria.

En nekonta jaro estis portita pia skulptaĵo pri Sankta Maria el Vimpác (nuntempa Wimpassing an der Leitha en Aŭstrio), poste okazis plenumoj de preĝoj. Episkopo de Győr en 1811 permesis tion, ke la skulptaĵo estu ĉe la ĉefaltaro, poste pilgrimantoj amase alvenis.

Legendo pri la skulptaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1496 en Vimpác oni konstruis preĝejon. Post la konstruo kamparanoj trovis skulptaĵon pri Sankta Maria, kal ili metis ĝin al la altaro. En 1529 la turkoj forprenis la skulptaĵon, sed la estro de la turkoj malsaniĝis. Pro konsiloj li resendis la skulptaĵon, poste li resaniĝis. La vilaĝanoj de Vimpác ekĝojis kaj ili remetis la skulptaĵon al la altaro, eĉ fonto estiĝis ĉe la preĝejo. Alvenis multe da pilgrimantoj, okazis diversaj miraklaj resaniĝoj. En 1587 la franciskanoj konstruis monaĥejon. En nekonata jaro la skulptaĵo estis portita al Röjtök, kie daŭriĝis la mirakloj.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo depost 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.