Preĝejo Naskiĝo de Maria (Salgótarján)
Ĉefparoĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
![]() Ĉefparoĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Salgótarján
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Salgótarján |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Eger |
dekanujo | Salgótarján |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 27 m (ĉefturo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La ĉefparoĥa preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas sakrala historia monumento en urbo Salgótarján (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko preĝejo estis menciita en 1332. Arkeologoj trovis ties fundamenton. Supozeble dum la kontraŭturkaj bataloj la konstruaĵo ruiniĝis, tial pli nova estis konstruita en la 2-a duono de la 18-a jarcento. En 1821 pro fajro ĝi difektiĝis, poste nova sanktejo kaj enirejo estis konstruita, en 1866 turo, en 1900 pliaj navoj konstruiĝis. Pliaj pligrandigoj okazis kun sanktejo kaj ambaŭ flankoturoj en 1914. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1910 kaj trakonstruita en 1948. Plenaj renovigaj laboroj finiĝis en 2022.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo staras sola sur monteto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata ĉefturo plene reliefas, flanke estas ankaŭ po unu flankoturoj. En la ĉefturo 3 sonoriloj loĝas. La ĉefnavo havas 2 flankonavojn kaj finiĝas en oklatera absido, kiu supre havas malgrandan firstotureton. La navo havas ankaŭ apogpilierojn. Ankaŭ sakristio aldoniĝas al la konstruaĵo. Interne István Takács (pentristo) pentris la murpentraĵojn en 1974, la ĉefaltaro estis farita en 1923.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.