Preĝejo Patrino de la Bona Konsilo (Tiszaalpár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Patrino de la Bona Konsilo
Preĝejo de Patrino de la Bona Konsilo en Tiszaalpár
Preĝejo de Patrino de la Bona Konsilo en Tiszaalpár
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszaalpár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17521755
Specifo
Alto 31 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Patrino de la Bona Konsilo estas grava romkatolika Monumento historia en Hungario, en Tiszaalpár, sur eta monteto. Tiu titolo estas unika en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la tiama Alpár oni komstruis kirkon omaĝe al Sankta Andreo en 1100 (laŭ alia informo en 1341), kiun la turkoj detruis en 1559. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1750-aj jaroj en la sama loko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de parko. En la parko troviĝas skulptaĵo pri Johano Nepomuko kaj ŝtonokruco. La preĝejo havas unu turon super la enirejo. La navo finiĝas per kvadrata sanktejo, apude estas malalta sakristio. Interne la mebloj devenis el la 18-a jarcento. La plej menciinda skulptaĵo estas ĉe la ĉefaltaro farita el ligno kaj prezentas familion de Sankta Maria. Krom Sankta Maria estas skulptaĵoj pri Sankta Anna kaj Joaĥim. La aliaj du skulptaĵoj prezentas gepatrojn de Johano Baptisto: Zeĥarja kaj Elizabeta. La flanka altaro estas dediĉita al Sankta Andreo.

La pli granda kermeso okazas en la unua dimanĉo de majo, la malpli granda en la 30-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.