Preĝejo Patrono de Hungaroj (Táborfalva)
| Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | ||
|---|---|---|
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Táborfalva
| ||
| Loko | ||
| Ŝtato | Hungario | |
| Municipo | Táborfalva | |
| Bazaj informoj | ||
| Religio | kristanismo | |
| Rito | romkatolika eklezio | |
| provinco | Pest | |
| diocezo | Vác | |
| dekanujo | Dabas | |
| paroĥo | teorie loke, sed la zorganto en Örkény | |
| Dato de konsekro | 2007 | |
| Konsekrinto | Miklós Beer | |
| Arkitektura priskribo | ||
| Konstruado | 2006–2007 | |
| Specifo | ||
| Enhaveco | 200 sidlokoj, galerie ankoraŭ 60 | |
| Konstrumaterialo | masonaĵo | |
| Mapo | ||
| Ligiloj | ||
| Adreso | 2381 Táborfalva, Kossuth L. u. 67. | |
La paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Táborfalva (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Táborfalva ekzistas nur ekde 1949. Pli frue la areo apartenis al Örkény. La katolikoj uzis la kirkon de Örkény. Tamen jam en 1948 oni konstruis didomon kun paroĥo. Ĝi estis forprenita kaj trakonstruita al sporthalo ĉirkaŭ 1960. La katolikoj trakonstruis loĝdomon al preĝdomo, kie okazis la religiaj servoj. Malantaŭ la preĝdomon oni konstruis la preĝejon videblan nun en 2006 kaj 2007, dum la preĝdomo trakonstruiĝis komuna halo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko kaj la komuna halo situas en korto, koridoro kunligas ilin. La fasado estas simetria, meze estas malgranda porĉo kun la enirejo. Pli granda enirejo funkcias en maldekstra flanko de la navo tra la sonorilturo. Mem la turo estas tre larĝa laŭ la navo kaj tre maldika. Ene 3 sonoriloj sonoras. Super la porĉo estas tre mallarĝa fenestro, pli supre ronda fenestro. La altara bildo estas mozaiko fare de Tibor Bráda kaj Zoltán Tölg-Molnár. Sub la kirko urna tombejo kuŝas, kie estis entombigitaj trovitaj 50 germanaj soldatoj el 1944.
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- leksikono
- hungare kun foto[rompita ligilo]

