Preĝejo Pentofaranta Maria Magdala (Zala)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Pentofaranta Maria Magdala
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zala (vilaĝo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
paroĥo en Tab
Dato de konsekro 1747
Konsekrinto Márton Bíró
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Pentofaranta Maria Magdala estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zala.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la kirko okazis en 1278 (kirko Sanktaj Kosmaso kaj Damiano), en 1320 ankaŭ la loka pastro menciiĝis. En la 16-a jarcento la protestantoj akiris la preĝejon. En la 1680-aj jaroj la katolikoj reakiris la konstruaĵon, en 1748 ĝi estis ruina. En 1764 oni rekonstruis ĝin en baroka formo, baldaŭ oftaj trakonstruoj okazis. En la 1830-aj jaroj turo kaj sakristio estis konstruitaj. Tiutempe ankaŭ nova predikejo kaj orgeno estis faritaj. En 1972 la preĝejo estis pentrita, post 3 jaroj ekstere estis renovigaj laboroj; tiam oni trovis la romanikajn fenestrojn kaj enirejon. En 1985 sismo faris damaĝojn, en 1993 ekstere oni denove faris restaŭrojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto (tamen la turo situas jam ekster la korto). En mezo de la fasado turo altiĝas, sube estas la enirejo. La absido estas kvarangula. Interne grafaj familianoj Zichy pentris po unu freskojn (1846, 1860). La altara bildo prezentas Anunciacion, ĝi renoviĝis en 1982.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post la 22-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.