Preĝejo Reĝino de Rozario (Maglód)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario en Maglód
Paroĥa preĝejo Reĝino de Rozario en Maglód
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Maglód
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo loke
Dato de konsekro 1936
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Arkitektoj László Irsy
Konstrustilo novbaroko
Konstruado 1936
Specifo
Alto 24 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Reĝino de Rozario estas sakrala konstruaĵo en urbo Maglód (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri mezepoka historio de Maglód mankas informoj. Dum dominado de turkoj la loko plejparte estis senhoma. Inter 1702-1719 kaj la katolikoj kaj la luteranoj uzis la lokan kirkon. Iom poste la katolikoj eklezie apartenis al Üllő, ekde 1748 al Ecser, dum en Maglód ne okazis diservo. En 1823 katolika lernejo estis konstruita, kie poste ankaŭ la diservoj okazis. En 1891 oni aĉetis la najbaran parcelon, kie oni konstruis kapelon. En 1918 oni fondis paroĥon. Alia areo estis aĉetita, kie oni konstruis jam preĝejon en 1936, sed la sakristio kaj turo baldaŭ. Anstataŭe sonorilostablo funkciis. En 1942 oni metis ŝtonan krucon apud la kirko. Depost 1945 pluraj renovigaj laboroj okazis. La orgeno estis kreita en 1972, la turo estis fine konstruita en 2006.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La turpinto estas bulboforma, en la turo 3 sonoriloj loĝas. Apud la enireja pordo po unu malplenaj niĉoj troviĝas, la tria niĉo situas inter la pordo kaj la turo.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.