Preĝejo Sankta Andreo (Terény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Andreo
Preĝejo apostolo Sankta Andreo en Terény
Preĝejo apostolo Sankta Andreo en Terény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Terény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Szécsény
paroĥo en Terény
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apostolo Sankta Andreo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Terény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

la unua mencio pri la romanika preĝejo okazis en la 1330-aj jaroj, fenestro kaj kelkaj restaĵoj restis el la romaniko. En la 1400-aj jaroj la kirko gotikiĝis, en la 18-a jarcento barokiĝis. La orgeno estis farita en 1880, en 1930 ĝi estis iom modernigita. En 1910 la konstruaĵo estis renovigita, tiam oni konstruis la nun videblan turon. En 1977 denova renoviĝo okazis tamen laŭ arkeologia vidpunkto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto ŝtona kruco kaj kelkaj arkeologiaj restaĵoj estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La absido estas rektangula kaj malpli larĝa kaj alta, ol la navo. Ankaŭ teretaĝa, kvadrata sakristio aliĝas al la kirko.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post 30-a de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo de Terény
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.