Preĝejo Sankta Anna (Kerepes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Anna
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kerepes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2144 Kerepes, Szabadság út 246.
vdr

La preĝejo Sankta Anna estas sakrala konstruaĵo en urbo Kerepes (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua mezepoko Kerepes havis kirkon kun patroneco de Sankta Nikolao. Dum dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj, sed ĝis 1690 la tiama vilaĝo senhomiĝis. La novaj alvenintoj refondis la paroĥon en 1702 kaj la kirko estis pligrandigita en 1739. Fulmo trafis ĝin en 1907, tial pli nova estis konstruita inter 1910-1912 jam kun patroneco de Sankta Anna. La orgeno estis farita en 1912.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, kiu kuŝas laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas ĉe la dekstra angulo. La enireja pordo iomete reliefas en la fasado. La turo havas niĉon kun statuo en la strata flanko. La navo havas fenestrojn ambaŭflanke. La absido estas plurlatera kaj kontaktiĝas kun sakristio.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.