Preĝejo Sankta Anno (Völkershausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj tomboŝtonoj el la malnova kirko

Preĝejo Sankta Anno (germane: St.-Annen-Kirche) estis ĝis la malkonstruiĝo en 1989 la protestantisma kirko de la kvartalo Völkershausen de la urbo Vacha en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Anno-preĝejo konstruitis inter 1717 kaj 1720 kiel verŝajne dua kirka konstruaĵo en la urbeto. Ĝi havis imponan turon uestflanke, malsupre kvarangulan kaj supren okangulan kun vostokupolo kaj lanterno-krono. Menciindas ankaŭ belega portalo baroka okcidente de la kampanilo.

Disde la portalo oni atingis la kirkonavon tra tute interne estinta antaŭhalo. La rektangula malekstero havis galeriojn duetaĝajn el ligno kaj simplan lignan plafonon. La balkonsimila predikejo estis postaltare. La baptujo estis el la unua duono de la 17-a jarcento, eble eĉ transprenite de la antaŭula konstruaĵo. Ene kaj apude troviĝis pluraj historiaj tomboŝtonoj el la 17-a jarcento, ekz. de Christian von und zu Völkershausen (+ 1609) kun kiraso kaj blazonoj.

En 1877 fariĝis restaŭradoj. La malkonstruiĝo necesis post mineja katastrofo de la 13.3.1989 pro troa damaĝo.

La nuna Miĥaelo-kirko

Paroĥestroj[redakti | redakti fonton]

Katolikaj[redakti | redakti fonton]

1308-? Bertholdus Plebanus, 1346-? Gerhardus Plebanus, ?-1364 Heinrich Koch, 1377-? Dietrich Heyse, 1506-1517 Mathias Fink, 1517-1519 Wolfgang Adam 1519-1522 Wilhelm Frobin, 1628-1631 Friedrich Mihm (investituro fare de la kroataj okupantoj)

Protestantismaj[redakti | redakti fonton]

1524-1534 Michael Tratter (Trotten), 1534-1554 Ludwig Landgraf, 1554-1568 Johannes Ranft, 1568-1588 Erasmus Rasmann, 1588-1600 Johannes Isleib (Isleb), 1596-? Thomas Menge, 1600-1618 Valentin Ottwald, 1618 Hartung Kessler (provizore), 1618-1628 kaj 1631-1641 Konrad Limburg, 1641-1644 Konrad Möller Lengsfeld (provizore), 1644-1649 Sigmund Willing, 1649-1651 Johannes Hertel, 1651-1669 Johannes Mönch, 1669-1687 Johannes Georg Tröbert, 1688-1719 Johannes Hopf, 1719-1733 Johannes Raßmann, 1733-1778 Johann Gottfried Becker, 1778-1810 Johann Georg Valentin Büff, 1811-1869 Georg Franz Büff, 1869-1881 Karl Hahn, 1882-1887 Rudolph Reusse, 1887-1929 Richard Kohlschmidt, 1930-1945 Walter Lenz, 1945-1964 Heinz Günkel,1964-1973 Hartmut Wenzel, 1973-1985 Rolf Hess, 1986-1997 Reinhard Süpke, 1997-1998 Pfarrer Eichhorn (provizore), 1998-? Jürgen Bernst, en 2021 Roland Jourdan

Novkonstruo[redakti | redakti fonton]

Samloke estas starigita la nuna Miĥaelo-kirko. Post konstrukomenco en la 3.6.1991 okazis la domsupro-festo en la 16.11.1991. Konsekro fariĝis en la 29.11.1992. Partoj de la internaĵoj, la baptopelvo kaj la tomboŝtonaro transprenitis kaj staras nun sur la kompleksa areo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bau und Kunstdenkmäler Thüringens, volumo 37, p. 72-73

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.797710.04815