Preĝejo Sankta Bartolomeo (Königssee)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kirko kun la iama ĉasista kastelo

Preĝejo Sankta Bartolomeo (germane: Kirche St. Bartholomä) estas konatega pilgrimkapelego ĉe la uesta bordo de la lago Königssee sur la duoninsulo Hirschau. La treeta setlejo ce la preskaŭinsulo estas kvartalo de Schönau am Königssee en Germanujo. Ĝi nur atingeblas ŝipe aŭ piede per alpaj padoj longaj. La kapelo originas parte el la 12a jarcento. Ekde la 17a jarcento ĝi barokiĝis. La apostolo Bartolomeo ja estas la patrono de la alpopaŝtistoj.

Posedas la kapelo du diversajn cepajn turojn kaj ruĝajn kupolajn tegmentojn. La horizontala projekciaĵo similas eĉ al la Katedralo de Salcburgo. Ĝi enhavas stukaĵojn de la salcburga artisto Josef Schmidt kaj trikonkan altarejon; la altaroj en la malsimilaj konkoj konsekritis je la sanktuloj Bartolomeo, Katarina de Aleksandrio kaj Jakobo la pli aĝa.

Apartenas tiu ĉi eklezio administre al la komunumo Unterschönau (Schönau am Königssee) kiu egalas teritorie al Schönau am Königssee.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭula konstruaĵo de la nuna preĝejo bartolomea estas laŭ dokumento modestega kapeleto kun pinta spajro kiu konsekritis en la 24.8.1134 sub la nomo Basilica Chunigesee kaj ricevonte papajn privilegiojn en 1522 pri indulgencpreno. En 1697 kaj 1698 malkonstruitis la malnova kapelo kaj nove starigitis kupolkonstruaĵe. [3] En 1733 fonditis kastelo kaj kirko laŭ nuntempa formo fare de la princa preposto Cajetan Anton Notthafft von Weißenstein kaj aranĝitis plue vojo ĝis la arbara Kapelo Sanktaj Johano kaj Paŭlo.[4]

La bavara reĝo Ludoviko la 2-a komisiis restaŭron de la kaduka kapelo per propraj rimedoj pro ke la responsa fondaĵo iĝis intertempe nesolventenca. Konsekro iĝis en la 25.7.1868.[5]

La antaŭe en la memstara forstejaro situanta ĉasista kastelo iĝis en la jaro 1903-a eksklavo kun areo de 8,1 hektaroj parto de la komunumo Königssee kiu en 1978 kunfandiĝis kun Schönau. En la 1.1.1984 la resto de 6497,73 hektaroj sekvis kun la 388,88 hektaroj de la interaj areeroj. En 1984 ekis la eksklava eco de la tuto de la konstruaĵoj ĉirkaŭ la kapelo.[6] La malgranda zono tiel ankaŭ disde la katastrejo de Königssee al la katastrejo de St. Bartholomä.

La lasta flava telefonbudo de la tipo TelH78 el la tempoj de Deutsche Bundespost estis, pro kaŭzoj de ensembla protekto, ĉe tri flankojn enkorpigita en boatremizo. Ĝi malkonstruitis finfine en oktobro 2018.[7]

Resto de la konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kun St. Bartholomä laŭ ĉiutaga lingvouzo ne nur komprenatas la kapelo sed ĉiuj konstruaĵoj sur la duoninsulo. Ankaŭ la oficiala statistiko sekvis tiun ĉi uzon. Apud la kapelo situas la iama kastelo ĉasista, kiu estiĝis inter 1506 kaj 1522 el fiŝkaptista ejo el la 14a jarcento kaj alikonstruitis ankoraŭ ofte poste.[8] La konstruaĵo estis ĝis 1803 gastejo de la princaj prepostoj de Berchtesgaden. Post 1918, kiam la teritorio iĝis parto de la Reĝlando Bavario, ĝi servis kiel ĉasista plezurkastelo al la dinastio de la Vitelsbaĥoj. Hodiaŭ ĝi estas gastejo simpla; apudas memoraĵvendejo, informburoo de la Nacia parko Berchtesgaden (pli malfrue ĝi estis arbdehakistejo), Watzmann-centro, fiŝkaptistejo kaj aliaj dometoj.

Pilgrimado de Alm kaj nuna turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare sabate post la 24a de aŭgusto, festotago de Sankta Bartolomeo, la loko estas celo de la tradicia pilgrimo de la anoj de Maria Alm (germane: Almer Wallfahrt). Temas pri la plej malnova ĝis hodiaŭ ekzistanta montara pilgrimo de tuta Eŭropo; ĝiaj ekoj estas ĉirkaŭ la jaro 1635. Partoprenas averaĝe du miloj da fideluloj ĉiujare. En 1688 droniĝis pli ol 70 pilgrimantoj dum pramboatpreno; poste oni decidis ekpilgrimi. Dum suna vetero venas miloj da turistoj ĉiutage ŝipe disde Berchtesgaden. Tranokti rajtas nur montgrimpistoj. En la 29.1.2006 venis piede multaj tra la kunfrostiĝinta lago.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pfarrverzeichnis für Oberbayern[rompita ligilo]
  2. GIS Erzbistum München-Freising
  3. A. Helm: Berchtesgaden im Wandel der Zeit, p. 289-290
  4. Repertorium des topographisĉen Atlasblattes St. Bartholomae. 1841. (Anhang des Atlasblattes Berchtesgaden), p. 21
  5. D. van Endert: Organ für christliche Kunst, Nr. 21 vom 1. November 1868, Köln 1868, p. 250, interrete (duobla paĝo 137)
  6. Dieter Albrecht: Fürstpropstei Berchtesgaden. In: Historischer Atlas von Bayern, Teil Altbayern, Heft 7, München 1954; Statistische Übersicht nach dem Stand von 1698 I. Land- und Pfleggericht Berchtesgaden. Gemeindeverzeichnis von 1817
  7. Video: Letztes gelbes Telefonhäuschen am Königssee abgebaut Arkivigite je 2019-04-26 per la retarkivo Wayback Machine, pnp.de de la 25.4.2019
  8. geschichte.digitale-sammlungen.de Historischer Atlas von Bayern – Vergriffene Bände; Band: Altbayern Reihe I Heft 7: Fürstpropstei Berchtesgaden. p. 18