Preĝejo Sankta Benedikto (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Benedikto (germane: Benediktikirche) estis paroĥa preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi estis la okcidenta pontokapa kirko de la Ponto de la brokantistoj; ĝia kontraŭo, la Egidio-kirko, ankoraŭ ekzistas kaj funkcias diserve. Laŭ la kirko nomiĝas ĝis nun la placo antaŭe, kie troviĝas la porturista informadcentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam por la 11-a jarcento oni certe scias pri la ekzisto de alia kirko surloke. En 1325 oni nove konstruis ĝin gotikstile samtempe kiel la Egidio-kirkon. Post detruo dum incendio de 1472 ĝi poste rekonstruitis. Post la enkonduko de Reformacio en 1525 oni unuigis ĝian komunumon kun tiuj de Paŭlo-kirko kaj de la Preĝejo Sankta Marteno intra muros. Sekve oni nur malofte ankoraŭ uzis ĝin por liturgiaj aranĝoj.

En 1802 oni vendis la sonorilojn kaj en 1807 la tutan ejon al la komercisto Sigismund George, kiu malkonstruigis ĝin parte. En 1895 ankaŭ la lastaj restaĵoj malaperis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]