Preĝejo Sankta Bonifaco (Apolda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romkatolika Bonifac-kirko
Interna panoramo
Plafono ligna

La romkatolika Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Kirche St. Bonifatius) en Apolda, Germanujo (Stobraer Straße), estas centro de la katolika komunumo tiea, omaĝe al Sankta Bonifaco. Ekde la 1.1.2017 ĝi apartenas administre al la Johano-komunumo de Jena.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post longaj jaroj de malapero de katolika vivo en la urbo post Reformacio, rekolektiĝis en 1884 eta katolika komunumo en Apolda; en 1886 malfermitis katolika lernejo en kiu ankaŭ okazis la diservoj. Sed baldaŭ tiaj kondiĉoj ne plu sufiĉis por kreskanta fidelularo kaj pro tio la respondeca diocezo en Fulda aĉetis en 1892 grundon ĉe Stobaer-strato por konstrui kirkon, paroĥestrejon kaj lernejon. En la 1.3.1893 ekis la monkolekte financita konstruo de novgotika, trinava halokirko el brikŝtonoj. Arĥitekto estis la ĉefepiskopuja konstruaddirektoro Max Meckel el Frankfurto ĉe Majno. Realiganta persono estis la masonmastro Eduard Seidel. Konsekro de la sankta ejo efektiviĝis la 30-an de septembro 1894.

Post 115 jaroj la komunumo nun eksmemstaras iĝinte ero de la nove kreita grandkomumumo Sankta Johano la Baptisto de Jena.[1]

Fenestroj el plumba vitro altareje

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Estiĝis la okangula turo ĉe la dekstra flanko konstruaĵa akceptante tri sonorilojn mulditan en 1897 fare de la metiistoj de la apolda-a firmao Ulrich. La turo mem estas la dua plej alta konstruaĵo en la urbo; apartaĵo de la turo estas manko de horloĝo. La nuna aspekto ne plu centprocente samas al la origina stato ĉar plurfoje la kirko moderniĝis. Restis sen ŝanĝoj la per ornamaĵoj dekoraciita plafono el ligno de la meza navo, la benkaro, la konfesprenejoj, la baptujo, la orgeno kaj la fenestroj el plumba viro. La flankaj navoj enhavas la konfesejojn, la krucvojon kaj la procesirondirejon. La vitraloj estas unikaj kreite fare de la frankfurta vitropentristo I. Dröser.[2]

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgeno kun 23 sonantaj registroj sur du klavaroj kaj pedalo (de 1901) konstruitis fare de Martin Joseph Schlimbach el Würzburg. La registra kaj sona traktaroj estas pneŭmatikaj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-03. Alirita 2022-01-21.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-14. Alirita 2022-01-21.
  3. Katholische Pfarrei St. Johannes Baptist Jena (eld.): St. Bonifatius Apolda, 1894-2019, festskribaĵo, Apolda 2019, p. 48 ss.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Fauer: "Die Glocken der katholischen St.-Bonifatius-Kirche in Apolda". Ĉe: Apoldaer Heimat – Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung 12/1994, p. 12-14
  • Katholische Pfarrei St. Johannes Baptist Jena (eld.): St. Bonifatius Apolda, 1894-2019, Festschrift, Apolda 2019
51.02249411.521468