Preĝejo Sankta Georgo (Esfahano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preĝejo Sankta Georgopreĝejo Gharib estas historia preĝejo en Esfahano, Irano . Ĝi estas la dua plej malnova preĝejo en la kvartalo Ĝulfo, post la preĝejo Sankta Jakobo, kiu situas ene de la preĝejo Sankta Maria. La interno de la preĝejo Sankta Georgo estas tre simpla kaj estas nur unu malnova pentraĵo en la absido, sed la preĝejo gajnas sian gravecon per sia aneksa strukturo, kiu enhavas 13 ŝtonojn, kiujn armenoj kunportis de la katedralo de Eĉmiadzin kiam ili migris el Armenio al Esfahano. Pro ĉi tiuj ŝtonoj, la preĝejo Sankta Georgo estas unu el la sanktaj lokoj por la armenoj en Ĝulfo. Ĉe la enirejo de la preĝejo estas mozaiko el la epoko de sultano Husajn, kiu prezentas Jesuon, Marian kaj la tri magiistojn kun donacoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2004) Rāhnamā ye Safar be Ostān e Esfāhān (Persa). Rouzane, p. 129. ISBN 964-334-218-2.