Preĝejo Sankta Georgo (Hetes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Georgo
Preĝejo Sankta Georgo en Hetes
Preĝejo Sankta Georgo en Hetes
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hetes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Kaposvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en vilaĝo Hetes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko de Hetes okazis en 1332, nature ĝi estis konstruita jam pli frue. Dum dominado de la turkoj plejparto de la loĝantoj kalviniĝis. En 1749 la preĝejo estis plene trakonstruita laŭ baroko, tamen kelkaj malgrandaj partoj restis el la romaniko kaj gotiko. En 1905 orgeno estis farita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto en proksimeco de la ĉefvojo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias kaj supre la turo altiĝas. La fasado havas ankaŭ malplenajn niĉojn. La navo finiĝas en oklatera absido. Kubofoprma sakristio aliĝas al la sanktejo. La baroka ĉefaltaro kaj la mebloj estis faritaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 24-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.