Preĝejo Sankta Georgo (Ikervár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Georgo
Preĝejo Sankta Georgo en Ikervár
Preĝejo Sankta Georgo en Ikervár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ikervár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Ikervár.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua nebula mencio pri la preĝejo okazis en 1073. La nun videblaj konstruaĵpartoj estis konstruitaj en la 14-a jarcento. La turkoj okupis la kirkon en 1532 kaj ili uzis ĝin por ĉevalostalo. La vilaĝanoj estis luteranoj inter 1569 kaj 1651, ili faris liturgion en la preĝejo. Ĉirkaŭ 1780 la konstruaĵo barokiĝis, samtempe turo kaj interne galerio estis konstruita. La orgeno alvenis en 1905. La preĝejo estis renovigita en 1981.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ vojo. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas kaj reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo estas brikoforma, estas videbla la romanika fenestro. La absido estas rektangula kaj pli mallonga kaj mallarĝa, ol la navo. Interne Mór Than pentris la ĉefaltaran bildon pri Sankta Georgo.

Kermeso okazas en la 24-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la preĝejo