Preĝejo Sankta Georgo (Magyarcsanád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Georgo
Preĝejo de Sankta Georgo en Magyarcsanád
Preĝejo de Sankta Georgo en Magyarcsanád
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Magyarcsanád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Serba ortodoksa eklezio
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstrustilo copfo
Konstruado 18751880
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo de Sankta Georgoserba ortodoksa preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Magyarcsanád, en la ĉefplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rumanoj kaj serboj konstruis komunan preĝejon (vidu: Rumana ortodoksa preĝejo (Magyarcsanád)) en 1808. En 1840 la rilato inter ili tre malboniĝis, sekve la serboj forlasis la preĝejon, sed ili ricevis kompensan monon el la komuna preĝejo, el tio kaj el donacoj nova preĝejo konstruiĝis. La freskoj, ikonoj kaj la bildoj pretiĝis en 1898. En 1944 pro la milito la preĝejo parte bruldetruiĝis. La lasta renoviĝo okazis en 1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unu navon kaj unu turon. Laŭ la kutimo en la interna parto ne estas sidlokoj, nur kelkaj klapseĝoj por la malsanuloj. Sur la muro estas memortabuloj pri falintoj dum la 1-a mondmilito kaj pri alveno de la serboj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio