Preĝejo Sankta Gotardo (Marbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
evangelia Gotardo-kirko, 2010

Ṕreĝejo Sankta Gotardo (germane: Kirche St. Gotthardt) estas en 1211 konstruita vilaĝokirko en Marbach (Erfurto), Germanujo, kiu apartenas al la evangelia sudistrikto Marbach-Salomonsborn ene de la distrikto Evangelischer Kirchenkreis Erfurt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi stituas iomete en alteco ĉe la uesta rando de la vilaĝo. Êkde la estiĝo en 1211 [1] ĝi plurfoje alikonstruitis. La romanikstila altarejo ankoraŭ konservas nordan kaj sudan murojn kun etaj rondarkfenestroj sude kaj duoncirklan apsidosoklon kiel fundamenton de la eosta plulatero.

En 1802 la ĥoreja turo plialtigitis per etaĝo framskeleta kaj finitis per vosta spajro kun okangula lanterno por la sonorilo. El tiu tempo datumas ankaŭ predikeja altaro kiu montras barokajn spurojn ĉe siaj alta orgenfasado, kolonaj kaj pilastraj paroj.

En 1842 venis novigo de la modesta kirkonavo kiu lumigatas per simplaj rektangulaj fenestroj. Ĝi ricevis interne trilateran, duetaĝan galerion kaj lignan barelvolbon supre de la meza spaco. La historiisma orgenfasado estas de 1843.

Inter 1982 kaj 1984 venis interna restaŭrado kaj en 2015 novigitis la tegmento. Samjare kolektiĝis kirkaj amikaj societe.[2] Ekde 2016 la kirko estas koncertejo por la projekto Sommerkonzerte in Erfurter Dorfkirchen sub la egido de Ĉambromuzika societo de Erfurto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Vereinigung: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Prilaboris Achim Hubel kaj Stephanie Eißing, Deutscher Kunstverlag, Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 780.
  • Wilhelm von Tettau: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Stadt Erfurt und des Erfurter Landkreises. Hendel-Verlag, Halle (Saale) 1890

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thüringer Allgemeine (TA): Ein neues Dach für die St.-Gotthardt-Kirche. 30.5.2015
  2. TA, 30.5.2015
50.99299210.979249