Preĝejo Sankta Hipolito (Zell am See)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstero de la eksa monakeja kirko.
Vido al la ĉefaltaro.
Malantaŭa parto kun la orgeno.

La Kirko Sankta Hipolito (germane Stadtpfarrkirche St. Hippolyt) estas la katolika paroĥa preĝejo de Zell am See, Aŭstrujo. La interno de la Hipolito-preĝejo estas la plej malnovaj konataj konstruaĵrestoj de Pinzgau. La tuto iam apartenis al klostrokomplekso de la aŭgustenanoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La eklezio estas konstruita plejparte en romanika stilo kaj konsistas el tri navoj. Antaŭ 1794, la centra navo estis kronita kun gotika volbaĵo, sed en tiu jaro ĝi estis anstataŭigita kun pli moderna, kiu en victurno estis anstataŭigita per plata ligna tegmento en 1898.

Kvar ŝtupoj kondukas ĝis la ĉefaltaro, sed la kripto estis plenigita. La nartekso kaj ĉefnavo estas ankoraŭ orginale gotikaj, sed kelkaj el la aliaj gotikaj objektoj (kiel la novgotika altarojde Josef Bachlehner) estis aldonitaj dum la renovigado en 1898, kiam ankaŭ la baroka ekipaĵoj de antaŭaj jarcentoj estis forigitaj.

Grava punkto enkirka estas sia brodornamita parapeto, konstruita en 1514. La piedvojo ripozas en kvar ĉizitaj kolonoj de altvalora marmoro. La tri pintaj arkoj estas kronitaj kaj finiĝas en pintajn turojn. Inter la arkoj estas gotikaj baldakenoj kun formtranĉitaj figuroj de Sanktaj Hipolito kaj Floriano originantaj de 1520.

La turo estas la ĉeffokuso de la urbosilueto. Ĝi havas altecon de 36 metroj. La fortaj muroj havas kalkŝtonan eksteron.

De 1660 ĝis 1670, la ĉefaltaro estis anstataŭigita per baroka, kiu denove estis forigita en 1760. Preskaŭ neniu el la baroka meblaro de la eklezio restis krom kelkaj ornamadoj. Du barokaj statuoj alvenis en la kirkon disde Prielau proksime de la najbara vilaĝo Maishofen. Plej proksime al la ĉefaltaro estas du statuoj originantaj de 1480: Sankta Ruperto kaj Sankta Virgilio. La flanka altaro enhavas bildon de la Virgulino el la nun neekzistanta preĝejo de Maria Wald, kiu originas de 1540. La maldekstra navo havas en sia apsido malgrandan altaron dediĉitan al Sankta Sebastiano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Fuhrmann: Zur Baugeschichte der Stadtpfarrkirche Zell am See. In: Richard Hirschbäck (Red.): Die Kirche zum Hl. Hippolyth, Zell am See. Renovierung 1972 bis 1975. Hg. vom Katholischen Stadtpfarramt Zell am See. Zell am See, 1975.
  • Fritz Moosleitner: Archäologische Untersuchungen in der Stadtpfarrkirche Zell am See. und Franz Fuhrmann: Die mittelalterliche Baugeschichte der Stadtpfarrkirche Zell am See. In: Sonderdruck der Österreichischen Zeitschrift für Kunst und Denkmalpflege, Jahrgang XXXI/1977
  • Rainer Hochhold: Cella in Bisontio – Zell im Pinzgau – Zell am See. Eine historische Zeitreise. Zell am See 2013.
  • Surreta gvidlibro. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]