Preĝejo Sankta Jakobo (Unken)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolika Jakobo-kirko en Unken

Preĝejo Sankta Jakobo (germane: Pfarrkirche Unken) estas romkatolia kirko en Unken (Salcburgio), Aŭstrio. La paroĥo apartenas al la dekanujo de Saalfelden. Kaj la kirko kaj la ĉirkaŭanta tombejo estas monumentprotektotaĵoj. La tuto staras idiliece supre de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio estis en la 1383-a jaro. Ĝis 1803 ĝi estis parto de la aŭgustenana konvento Sankta Zeno de Bad Reichenhall. Plialtrangiĝo je paroĥa preĝejo sukcesis en 1812. Post incendio de 1756 refaritis la kontruaĵo inter 1758 kaj 1760 kun utiligo de la malnova turo laŭ la planoj de ĉefkonstruisto Philipp Maurer. En 1959/1960 okazis grandaj restaŭradlaboroj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La uesten orientiĝanta baroka halokirko estas meze en bela tombejo; la plafona fresko pri la porpetanta Sankta Jakobo la pli aĝa estis pentrita de Max Correggio en 1898. Altareje spekteblas vandpentraĵoj kun liturgiaj motivoj kaj tie arke malkovreblas krome blazono de la salcburga princ-ĉefepiskopo Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach.

Interno kaj meblaro[redakti | redakti fonton]

La malekstero estiĝis en 1760. La ĉefa altaro havas bildon prijakoban kun fonaj scenoj de la legendaro jakoba (el la unua duono de la 19-a jarcento). Flanke videblas statuoj de la sanktuloj Ruperto de Salcburgo kaj Virgilio de Salcburgo, kiujn faris verŝajne Simeon Fries en 1692/93. Centre estas bildigita la kronado de la Virgulino Maria el la unua duono de la 19-a jarcento kun supra figuro de la ĉefanĝelo Miĥaelo (el 1760).

Krome ekzistas pilgrima bildo de la madono el Maria Luggau (Lesachtal) el la 17-a jarcento dume la Mario-statuo Gföller Madonna (19-a jarcento) ne publike eksponiĝas.

La orgenon konstruis Albert Mauracher en la jaro 1895-a.[1] Sonorilo indikas la nomon de sian muldinton Johann Georg Leschinger kaj la jardaton 1759.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Unken, Pfarrkirche hl. Jakobus d. J., Pfarrhof, Aufbahrungshalle." Ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986, p. 454.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

47.65024412.726801