Preĝejo Sankta Jozefo (Csongrád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa franciskana preĝejo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csongrád (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád-Csanád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szentes
paroĥo loke
Dato de konsekro 1930
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Konstruado 1928
Specifo
Longo 30 m
Larĝo 17 m (ĉe la sanktejo malpli)
Alto 20 m (kun la pinto 26,5 m)
Ligiloj
vdr

La franciskana preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en Csongrád (urbo) (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En ekstera urboparto de Csongrád nomata Piroskaváros estis konstruita nova lernejo kun kapelo en 1927, kie monaĥinoj instruis. Iomete poste oni konstruis ankaŭ novan kirkon en la jaro 1928. En 1936 la preĝejo ricevis paroĥan titolon, la paroĥejo trovis lokon en la monaĥinejo. La predikejo estis produktita en 1930, la orgeno en 1943. En 1950 la monaĥinoj estis forigitaj, samtempe la lernejo ŝtatiĝis. En 1961 la paroĥo rericevis kelkajn ĉambrojn, sed la lernejo restis plu ŝtata. Pluraj instalaĵoj kaj nova ĉefaltaro estis faritaj en 1979. Restaŭrado nur ekstere okazis en 1980.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kirko situas meze, la monaĥinejo dekstre (1927), maldekstre la franciskana monaĥejo (1936). En la preĝeja enirejo dekstre estas kapeleto el 1941. Menciindas du flankaj altaroj dediĉitaj al Sankta Antonio (1939) kaj Sankta Francisko. La 4 skulptaĵoj pri anĝeloj estis kreitaj en 1942.

Kermesoj okazas en la 19-an de marto kaj la 2-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.