Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Jozefo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Jozefo
paroĥopreĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Novgotiko vd
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 59′ 51″ N, 11° 1′ 21″ O (mapo)50.9974689511.02259150093Koordinatoj: 50° 59′ 51″ N, 11° 1′ 21″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Erfurto

Preĝejo Sankta Jozefo (Erfurto) (Erfurto)
Preĝejo Sankta Jozefo (Erfurto) (Erfurto)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Erfurto

Preĝejo Sankta Jozefo (Erfurto) (Centra Erfurto)
Preĝejo Sankta Jozefo (Erfurto) (Centra Erfurto)
DEC
Map
Preĝejo Sankta Jozefo
vdr

La Preĝejo Sankta Jozefo (germane: Josefskirche) estas katolika paroĥa preĝejo en Erfurto, Germanujo, en la kvartalo Ilversgehofen (adreso Bogenstraße 4).

Kun la industriisto en la 19-a jarcento, la vilaĝo Ilversgehofen iĝis laborista kvartalo kun kreskanta enloĝantaro. Post fondo de kirkstariga societo (1887) oni metis la fundamentan ŝtonon tie en 1893. Post unu jaro da konstruado kirko pretis por konsekro kiu efektiviĝis en junio 1894. Nur en 1911 la vilaĝo Ilversgehofen fariĝis kvartalo erfurta. En 1920 malfermiĝis infanĝardeno (komence je la iom pli fora placo Rosa-Luxemburg-Platz). Restaŭradoj profundaj estis en 1994 okaze de la 100-a datreveno de la konsekro.

En julio 2012, kiam estis aliaranĝitaj la diocezaj strukturoj, oni refondis la Jozefan Komunumon kiel grandparoĥon respondecantan ankaŭ por Gispersleben (Antonio-kirko), Stotternheim (Mario-kirko), Witterda (Marteno-kirko) kaj Gebesee (Preĝejo Sankta familio). Sume tempas pri 3500 fideluloj.

En 1973 la firmao Schönefeld el Stadtilm konstruis ene novan orgenon kun 11 registroj.[1] Ĝi estis reparita en 2020 fare de firmao Hey Orgelbau kun plibonigoj registraj kaj alistarigo ene de la kirko. La rezulto de tio estas ege kontentiga.[2]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. detaloj orgenaj. Arkivita el la originalo je 2021-06-03. Alirita 2025-11-29 .
  2. Hey-projektoj orgenkonstruaj (junio 2021)