Preĝejo Sankta Jozefo (Malgranda Kvartalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Prago
Adreso Josefská 4, Praha 1-Malá Strana
Situanta sur Josefská
Situo
Geografia situo 50° 5′ 18″ N, 14° 24′ 23″ O (mapo)50.088314.4064Koordinatoj: 50° 5′ 18″ N, 14° 24′ 23″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Jozefo (Prago)
Preĝejo Sankta Jozefo (Prago)
DEC
Preĝejo Sankta Jozefo
Preĝejo Sankta Jozefo
Situo de Preĝejo Sankta Jozefo
Map
Preĝejo Sankta Jozefo
Parto de Carmelite convent in Malá Strana vd
vdr
Preĝejo Sankta Jozefo

La Kirko Sankta Jozefo (ĉeĥe kostel Sv. Josefa) en la urbokerno de Prago, Ĉeĥio, apartenis al la iama Karmelana monaĥinejo. Konstruita en la jaroj 1686-1692; ĝia masiva, impone konceptita frontmuro estas ornamita per skulptaĵoj de M. Jäckl el la jaro 1691. La aliĝintaj barok-stilaj konstruaĵoj de la estinta monaĥinejo devenas el la 17-a jarcento; nuntempe oni adaptis ilin al la bezonoj de la Ministerio de financoj. Al la monaĥinejo apartenis granda ĝardeno, fondita en la dua duono de la 17-a jarcento (hodiaŭ "Vojanovy sady"). La enirejo troviĝas en la strato "U lužického semináře" kontraŭ la domo n-ro 110/40. Tiu ĉi parko estas unu el la plej belaj en la Malgranda urbo. Sur ĝia loko staris siatempe palaco de la episkopoj de Prago; dum la konstruo de la nova minister-iejo en la jaro 1928 oni malkovris ĝiajn malfruromanikajn postrestojn, kiuj estas konservitaj en la kelaro de la nov-konstruaĵo. Unu restaĵo de tiu granda, unue romanika, poste gotika komplekso, estas turo en la korto de la domo en la strato "Mostecká ulice".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.