Preĝejo Sankta Jozefo (Pécs, fabrika kolonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Laboristo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Laboristo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pécs, en la fabrika kolonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita inter 1927-1929 kune kun la lernejo (inter 1926-1931) kaj kun la paroĥo en 1932. En la 1990-aj jaroj la kirko estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, tamen proksime de la trotuaro. Granda parto de la konstruaĵo estas kovrita per ŝtonoj. La ĉefenirejo estas alirebla tra arkadaj pordoj. La fasado havas fenestrorozon. La malgranda enirejo etendiĝas malantaŭ ŝtuparo apud la alta kvadrata kampanilo kun piramida pinto. Pli malantaŭe troviĝas la kruconavo, kies mezo granda impona fenestrorozo estas videbla. La ĉefnavo havas ankaŭ alian kruconavon. Inter ambaŭ kruconavoj la sakristio etendiĝas kun aparta enirejo. La absido estas plurlatera.

Kermeso okazas en la 1-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.