Preĝejo Sankta Jozefo (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa Preĝejo Sankta Jozefo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
dekanujo Szolnok
paroĥo loke
Dato de konsekro 1933
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Szolnok.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1925 oni konstruis domon por malriĉuloj aŭ mizeruloj, apude oni establis kapelon. La mizerulejo kaj kapelo estis ligita per koridoro. La kapelo estis pligrandigita en 1933 jam kiel preĝejo. Lajos Márton (pentristo) pentris la murpentraĵojn kaj bildojn en 1939. En 1947 oni fondis paroĥon kun titolo Koro de Jesuo, sed la kirkotitolo restis Sankta Jozefo. En 2018 renovigaj laboroj okazis, precipe la korto renoviĝis.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, ekstere ĉe la trotuaro estis metita krucifikso en 1935. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo altiĝas en la dekstra flanko. La turopinto estas piramido. Antaŭ la enirejo estas sola arkado, kiun 2 kolonoj tenas.

Kermeso okazas en la 19-an de marto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.