Preĝejo Sankta Kiliano (Udestedt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kilianokirko en Udestedt, de sudueste

Bela, impona kaj monumentprotektita protestantisma Preĝejo Sankta Kiliano (germane: Kilianskirche) troviĝas en Udestedt en Germanujo. Apartenas la komunumo al la paroĥujaro Schlossvippach-Udestedt ene de la eklezidistrikto Apolda-Buttstädt.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La longigita, el ŝutro starigita halokirko havas triflankan ŝlosiĝon de la altarejo. La iam libere starinta kirkoturo el la 14-a jarcento estas en la sudo. La kirkonavo novkonstruigitis en 1592/94. Kiel la turo ĝi havas angulŝtonojn; la interno kirka ŝanĝitis en la jaro 1928-a.

La fenestroj turaj enkadrigatas de kurtenaj arkoj. Ture pendas du sonoriloj, kiujn muldis en 1560 Eckhard von Breŭnswick kaj en 1603 Melchior Moeringk. Kovras la turon okangula spajro. La teretaĝo kaj supera etaĝo de la turo havas krucoripan volbon. Teretaĝo staras pintarka tabernaklo La navo havas pintarkan fenestron kaj ĉirkaŭantan kronan respektive soklan kornicojn.

La internon ornamas galerio duobla neinterrompita kaj pucita barelvolbo. La benkaro, la ambonaltaro kaj la baptujo estiĝis ĉ. 1810. Centre de la ujo de triptiko (de ĉ. 1516) videblas la adorado de la saĝuloj. La predelo de iama altara retablo el la 1-a duono de la 18-a jarcento ja konserviĝis. Ĝi montras grupon de la krucumitoj, la elkrucigon de Jesuo kaj la lastan vespermanĝon. En 1709 ricevis la kirko novan orgenon el la manoj de la orgenfaristo Georg Christoph Stertzing. Sed nova enmuntitis en 1928, kun 19 registroj sur 2 klavaroj kaj pedalo, fare de la firmao Jehmlich.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1248.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

51.05084111.128802