Preĝejo Sankta Kruco (Balatonföldvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Kruco
Preĝejo Sankta Kruco en Balatonföldvár
Preĝejo Sankta Kruco en Balatonföldvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonföldvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo en Kőröshegy
Dato de konsekro 1944
Arkitektura priskribo
Arkitektoj László Irsy
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 19411944
Specifo
Enhaveco 100 sidlokoj
Konstrumaterialo ruĝaj grejsoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Kruco estas romkatolika monumento historia en urbo Balatonföldvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezepoko la katolikoj havis kirkon en la najbara Kőröshegy. En Balatonföldvár estis konstruita kirko inter 1942-1944. La unua diservo okazis en 1943 ankoraŭ en la malplena preĝejo. La orgeno muzikas ekde 1993. Oni aranĝas koncertojn ĉiusomere.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en parko inter platanoj kontraŭ la stacidomo. La fasado estas malsimetria, en la maldekstra flanko antaŭĉambro plene reliefas. La kvadrata turo kun malpinta turpinto situas same en la maldekstra flanko. Granda fenestrorozo estas videbla en la fasada parto de la navo. La absido estas duonronda. Interne la plej okulfrapa estas la pentritaj vitrofenestroj, krome estas videblaj statuoj pri Judaso Tadeo kaj Sankta Antonio el Padovo.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.