Preĝejo Sankta Kruco (Hőgyész)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Apoteozo de Sankta Kruco
Preĝejo de Sankta Kruco en Hőgyész
Preĝejo de Sankta Kruco en Hőgyész
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hőgyész
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
Konsekrinto József Roller
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo, malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Hőgyész, sur monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko de Hőgyész estis menciita jam ĉirkaŭ 1500, kiun la turkoj okupis en la 16-a jarcento. Precipe alvenintaj germanoj refondis la paroĥon en 1723, poste ili renovigis la preĝejon, kiu estis videbla eĉ komence de la 19-a jarcento apud la tombejo. Nova preĝejo konstruiĝis en 1799, kiun oni renovigis en 1898 (poste en 1966). La interna parto estis preta en 1812. La orgeno muzikas ekde 1927. En 1974 oni metis la altaron al nova loko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo apartenas al la imponaj preĝejoj de la regiono. Ĝi havas unusolan turon super la enirejo. Ankaŭ la navo estas unusola. Apud la enirejo 2 skulptaĵoj situas: Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La ĉefaltara bildo prezentas Apoteozon de Sankta Kruco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.