Preĝejo Sankta Ladislao (Hajdúszoboszló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúszoboszló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Berettyóújfalu
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas katolika konstruaĵo en urbo Hajdúszoboszló (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke gotika kirko estis konstruita en la komunumo en la 15-a jarcento, post jarcento ankaŭ la defenda muro aldoniĝis. Pro la baldaŭaj bataladoj la konstruaĵo bruldetruiĝis, dum la loĝantoj kalvinaniĝis. La paroĥo estis refondita en 1755, samtempe nova baroka kirko estis konstruita. La orgeno estis kreita en 1907. István Takács (pentristo) pentris la freskojn en 1930. Johano Paŭlo la 2-a (tiam ĉefepiskopo de Krakovo) vizitis la kirkon en 1978. Iomete for aparta kapelo kun tranoktejo por pilgrimantoj estis konstruita en 2017.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en mezo de la urbo en korto. Antaŭ la kirko ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la malalta kaj kvadrata turo altiĝas kaj iomete reliefas. La turopinto estas bulba. La enirejo estas tra la turo. La absido estas duonronda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]