Preĝejo Sankta Ladislao (Pilisszentlászló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
Paroĥa preĝejo de Pilisszentlászló
Paroĥa preĝejo de Pilisszentlászló
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pilisszentlászló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Budapeŝto-Esztergom
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17701772
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Pilisszentlászló.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko dum la mezepoko ĉaskastelo por la reĝo funkciis. En 1291 paŭlanoj ricevis ĝin, kiuj profitis la konstruaĵon monaĥejo. En 1350 preĝejo estis konstruita, kiun la turkoj detruis en la 16-a jarcento. En 1753 la paŭlanoj revenis kaj konstruis paroĥon. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1770-aj jaroj, sed oni profitis la restintajn ruinojn dum la konstruado. La turo konstruiĝis en 1805. La orgeno ekfunkciis en 1892, ĝi estis trakonstruita en 1943. Ekstera parto de la preĝejo renoviĝis en 1995.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en tombejo. En mezo de la fasado la malalta, kvadrata turo altiĝas, sube la enirejo troviĝas. Super la enirejo blazono de la paŭlanoj estas videbla. La absido estas poligono.

Kermeso okazas en la 27-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.