Preĝejo Sankta Leonardo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elfosita fundamento de la kirko.

La Preĝejo Sankta Leonardo (germane: Leonhardskirche) estis paroĥa preĝejo sur la citadelo Petersberg en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni komencis konstrui ĝin en 1172 kaj la altaro konsekritis en 1185: pro tio oni supozas la finkonstruon fariĝinta samjare. En 1290 oni alikontruis en la romanikstila kirko la fenestrojn laŭ la nova gotika modo.

Kiam dum la 17-a jarcento la citadelo etendiĝis kaj fariĝis baroka urbofortreso, oni ne plu tre bezonis la kirkon. Sekve oni simple ŝanĝis ĝin en deponejon por armiloj; la grandajn gotikajn fenestrojn oni fermis per muro. La militara uzo restis eĉ ĝis 1945, kiam la ejo detruitis aŭ per bomboj[1] respektive (laŭ alia fonto) per eksplodigo fare de usonaj soldatoj.[2].

En 1996 oni elfosis la fundamentojn kaj ekmontris ilin al la vizitantoj de la citadelo, ege ŝatata ekskursocelo en monteto super la ĉefurbo turingia.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj sur erfurt-web. Arkivita el la originalo je 2008-12-09. Alirita 2014-01-03.
  2. Schöneburg, p. 111

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]