Preĝejo Sankta Maŭrico (Bad Sulza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭrico-kirko en Bad Sulza (2011)

Preĝejo Sankta Maŭrico (germane: St. Mauritius) estas la protestantisma ĉefkirko en Bad Sulza en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭe verŝajne plejparte romanika ejo brulkonsumiĝis en 1714 dum fajrego. Restaĵoj trovigas ĉe la iama multangula ĥorejo kaj la aldonitaj fenestroj kaj mureroj, ĉefe ĉe la suda vando. La ĝis Reformacio katolika patroneco nek por la preĝejo nek por la ĉefaltaro pruveblas. Nur vikariejo estis konsekrita je Sankta Johano la Evangeliisto. Koneksfarante al la urba blazono oni kreis en la 1930-aj jaroj patronecon de Sankta Maŭrico, aferon tute malhistorian.[1]

En 1717 la preĝejo barokiĝis kaj rekonsekriĝis la saman jaron. Inter 1722 kaj 1726 la uesta turo aldonitis kun sonoriloj kaj veterflago kaj blazono de la dinastio Wettin.

Interne estiĝis pluraj alikonstruadoj tiel ke ĉe la kripto estas la nuna altarejo. La simpla baroka halo havas tri galeriojn, kies plej supra estas komplete ĉirkaŭa. La dua galerio portas la orgenon el la ateliero de la [[orgenfabriko Eifert el Stadtilm el la jaro 1883-a. Ĝin restaŭris en 1976 la gotaa orgenfakulo Rudolf Böhm. La baroka predikejo de la stukisto Abondio Minetti estas en la ĥorejo altiĝinta. Altartablo libere staranta estas supre de la ambono kovrilo kun tri truoj en la teretaĝo. Antaŭe estas la moderna altaro, dekstre estas baptopelvo, maldesktre moderna etorgeno, donaco de berlinano el la jaro 1976.

Malantaŭ la ambona supra konstruaĵeto estas du altareja fenesteroj, donaco de la urbestro kaj mecenato Carl Spaeter.

La tri rektangulaj vitraloj faritis de la vitralpentra fabriko de Wilhelm Franke el Naumburg; en la altareja vertica fenestro troviĝas la dato 1908. En la fenestro sII oni havas saksian blazonon de la dukoj de Saksio-Altenburg, ankau kun atelierosigno. La posteula firmao kun ĉiuj arĥivaj dokumentoj estas ekde 1966 Domglas Naumburg.

Ĉe la suda vando, en la fermita suda portalo, troviĝas mozaika pietato de la loka pentristo Karl Holfeld je la memoro de ĉiuj viktimoj militaj kun la enskribaĵo Unseren Toten und Vermißten. 1914–1918, 1939–1945. Apudas nomolibro.

En 2005 restaŭritis la turtegmento, partoj de la navo, la kripto kaj la kandelabroj.<ref>Evangelisch-lutherische Kirchgemeinde Bad-Sulza/Thüringen./ref>

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael von Hintzenstern: Kirchen im Weimarer Land – 22 Porträts; fotoj ekde p. 39, de Bert Zander; Rudolstadt 1999, ISBN 978-3-930215-84-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrei Zahn: Patrozinien-Kataster Mittleres Saaletal (konstruatas)
51.086511.624823