Preĝejo de Sankta Maria Reĝino (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Maria Reĝino
Preĝejo de Sankta Maria Reĝino
Preĝejo de Sankta Maria Reĝino
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Mariánské Hory

Geografia situo

49° 49′ 56″ N, 18° 15′ 23″ O (mapo)49.832318.2565Koordinatoj: 49° 49′ 56″ N, 18° 15′ 23″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava-Mariánské Hory
Dato de konsekro 18-a de oktobro 1908
Konsekrinto episkopo d-ro Karel Wisnar
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Otakar Bém
Konstrustilo novbaroko
Konstruado 19051908
Specifo
Enhaveco 3 500 homoj
Longo 65 m
Larĝo 30 m
Alto 73 m (turoj)
Mapo
Preĝejo de Sankta Maria Reĝino (Ostrava) (Ĉeĥio)
Preĝejo de Sankta Maria Reĝino (Ostrava) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Romkatolika preĝejo de Sankta Maria Reĝino en Mariánské Hory estas signifa novbaroka konstruaĵo en Ostrava.

Priskribo de la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Temas pri 65 m longa kaj 30 m larĝa trinava konstruaĵo laŭ projekto de Otakar Bém, super kiu leviĝas du kvarflankaj turoj altaj 73 m. Secesian ornamaĵon de la interno kreis konataj moraviaj kaj ĉeĥaj artistoj de komence de la 20-a jarcento, kiel estis ekz. pentristoj Joža Uprka (granda altara bildo de kronado de Sankta Maria), Joža Uprka (bildo de ĉefanĝelo Miĥaelo sur flanka altaro), Zdeňka Vorlová-Vlčková kaj Jano Köhler (freskoj kaj sgrafitoj en presbitero) aŭ skulptistoj František Uprka (statuo de Sankta Maria el karara marmoro sur la altaro) kaj Karel Novák. Lustroj estis produktitaj laŭ propono de Jan Kotěra. Tio estas la tria templo en Moraviasilezia regiono, ĝi enprenos 3500 personojn. En ties najbareco ni trovos secesian konstruaĵon de paroĥo devenanta el la jaro 1912. La konstruaĵoj de preĝejo kaj paroĥo estas kulturaj memorigaĵoj. Sub la paroĥo de Mariánské Hory falas ankaŭ filia preĝejo de sankta Bartolomeo en Nová Ves. Ekde la jaro 1984 paroĥestro de Mariánské Hory estis František Lobkowicz, la ostrava-opava episkopo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruita ĝi estis en la jaroj 1905-1908. Jam komenconte konstrui la novan preĝejon ties projekto fariĝis objekto de kritiko. Al kritikistoj ĝi ŝajnis tro granda kompare kun nombro de loĝantoj, plie ne plaĉis al ili, ke Jan Grmela ne skribis arkitekturan konkurson kaj rekte li donis la laboron al Otakar Bém el Moravia Ostrava. Patrono de la konstruado de preĝejo estis arkiduko Franz Ferdinand d'Este. En la jaro 1907 la konstruado estis ĉesigita pro kaŭzo de suspekto je defraŭdo de municipa mono, sed kiu ne konfirmiĝis. La preĝejon poste finis moraviaostrava konstrufirmao František Grossmann kaj František Fiala. Pro merito de urbestro Jan May, kiu tiutempe prezidis al Societo por konstruado de preĝejo de Sankta Maria, estis la konstruado de preĝejo sukcese finita. Solenan konsekron faris la 18-an de oktobro 1908 olomouca konsekranta episkopo d-ro Karel Wisnar.

Patronadon de la preĝejo estas solenata la 22-an de aŭgusto. Origina nomo sonis templo de Kronado de Sankta Maria Reĝino, sed titoloj de preĝejoj estas ekde la 2-a vatikana koncilio ligitaj al konkretaj festotagoj en eklezia kalendaro, tial la preĝejo uzas nun nur titolon templo de Sankta Maria Reĝino. Ĝi fariĝis dominaĵo de la municipo kaj ekde la jaro 1913 sidejo de ĉi tiea paroĥo. Ne estas seninterese, ke ĝi estis konstruita en loko, kie signifa viena urbanisto Camillo Sitte proponis novan urbocentron.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo okazis parto de internacia festivalo de adventaj kaj kristnaskaj kutimoj, kristnaskaj kantoj kaj metioj de Harmonio kaj ankaŭ Sanktvenceslaa muzika festivalo.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

  • Adreso de la preĝejo: Stojanovo náměstí, Ostrava – Mariánské Hory, 709 00
  • Adreso de la paroĥo: Hozova 1, Ostrava – Mariánské Hory, 709 00

Fotografioj[redakti | redakti fonton]