Preĝejo Sankta Mario (Ellrich)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Sankta Mario (germane: Frauenbergkirche) estas protestantisma preĝejo en la nordo de Ellrich, Germanio.

Suprenirado al la preĝejo monta de la Dipatrino

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlejo Alarichi, norde de la hodiaŭa urbo Ellrich, situante inter la rivero Zorge kaj la monto Frauenberg, menciitas unuafoje jam en la jaro 876. Sur la tiea monto verŝajne jam en antaŭkristanismaj tempoj troviĝis ia pagana kultloko, sur kiu oni starigis en la 9-a/10-a jarcento lignan preĝejon. Ne antaŭ la 11-a jarcento ĝi anstataŭigitis per konstruaĵo el ligno. En la 14-a/15-a jarcento ĝi pligrandigitis.

Post la t.n. Reformacio la ejo uzitis ĉefe por edifaj vesperaj liturgiaĵoj kaj funebraj ceremonioj. Kiam en 1957 estis decidite fermi la urban Preĝejon Sankta Johano, la Mario-preĝejo regule ekfunkciis krom vintre.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri ununava preĝejo kun altarejo kaj norde alkonstruita sakristio. l La okulfrape malgrandaj fenestroj estas eble dokumentilo pri defenda funkcio dum la frua Mezepoko. En la 13-a jarcento la ĥorejo kaj la tiea surtegmentero ricevis sonorilaron frugotikan.

En la altarejo troviĝas frugotika altara krucifikso el la 13-a/14-a jarcento kun malfrugotika Madono funebranta (mezo de la 15-a jarcento). Ĉe la orienta ekstera muro troviĝas ŝtona reliefo el la 15-a jarcento montrante Marion kun la bebo. Manlavujo kun defluejo eksteren-a de la sama tempo estas en alia niĉo.

La du sonoriloj mulditis en 1957 fare de la firmao Schilling & Lattermann en Apolda. La baptoŝtono estas de 1596 originante el Steinrode. Ĝi estis starigita tie ĉi en la jaro 1967-a. La orgeno de Robert Knauf el la jaro 1889 estis antaŭe en la preĝejo de Mauderode.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 66

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]