Preĝejo Sankta Mario (Gräfenthal)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba kirko Sankta Mario
Tombaro

La luterana paroĥuja Preĝejo Sankta Mario (germane: Stadtkirche St. Marien) en Gräfenthal, Germanujo, menciitis la unuan fojojn en 1340. Ĝi staras komunumkarakterizante sur ardeza roko malsupre de Kastelo Wespenstein.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de tiu ĉi kirko kiu iam estis pilgrimkapelo fariĝis en 1340 en indulgencletero. Contz Steinbach paroĥestris ĉ. en 1386 kaj en 1503 ekzistis enkirke kvin altaroj. En 1525 Sebastian von Pappenheim enkondukis Reformacion en Grafenthal kaj kvin jarojn poste Marteno Lutero mem predikis ĉi tie. Post incendio en 1554 la kirko rekonstruigitis; tiam ĝi estis klasika defend-preĝejo. Pro kadukiĝemo iĝis novkonstruiĝo kompleta en la nuna formo inter 1724 kaj 1731 - i.a. per bieraj impostoj. Restaŭradlaboroj sekvis en 1840 kaj 1915/16. Ĉi-lasta venigis komplete novan secesian internon anstataŭ barokaĵoj. Rekonsekro fariĝis en la 1.10.1916. Denova interna renovigo realiĝis inter 1989 kaj 1993.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Altarejo

Centre de la ĥoro estas la altaro kun supra predikejo kiuj ĝis 1972 konekson inter si havis. La altarkrucifikso estas el 1716, la kandelabroj 1613. Survande pendas tabuloj de prapatroj kaj parencoj de Christoph Ullrich von Pappenheim († 1599). Li mem reprezentitis epitafe kontraŭe al la ĉefa enirejo kiel lasta reganta grafo de la gräfenthal-a linio de la Pappenheim-dinastio, kune kun sia edzino Magdalena.

Sub la altarej estas la tomboj de la Pappenheim-oj. La gotika kripto estas la plej malnova parto de la preĝejo kies volban plafonon dekoracias pentraĵoj el la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La interno havas trietaĝan galerion kaj suprenumatas de ebena plafono kun bildo pri la transfiguriĝo de Jesuo Kristo. La 38 metrojn alta turo montras la jardaton 1518 supre de la norda fenestro de la tria etaĝo. Iam ĝi estas parto de la burga rempararo. Teretaĝe oni havas transirejon en la direkto de la urbo. Ture pendas eta baptosonorilo el 1592 kaj sonoriloj de 1923 kiuj anstataŭis por la en 1917 dummilite fanditaj antaŭuloj.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Orgeno

La unuan instrumenton faris en 1726 la orgenkonstruisto Jahn el Meura. Pro iel fuŝita laboro ĝi devis anstataŭiĝi per nova jam en 1730 (fare de Johann Georg Fincke). En 1880 s-ro Loesche enmetis novan instrumenton kun 20 registroj: sed la bela sonaranĝo povis apenaŭ krei belajn efektojn pro spacmalabundo sur la galerio. Sekve la nuna instrumento venis en 1916: temis pri verko de la nurenberga firmao de Johannes Strebel. Kune kun la novkonsekro kirka ĝi ekfunkciis.[1] La instrumento disponis ri 29 registrojn el kiuj post 1945 perdiĝis kvin kaj du klavaroj kaj pedalo. En 1992 faritis restaŭro fare de Rösel & Hercher el Saalfeld.

Klavaro orgena

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kirchenführer Gräfenthal / Großneundorf, Herausgegeben vom Orgelbauverein Großneundorf e. V.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Orgelbau-Nachrichten, vol. 37, nr 2+3/1916, Leipzig, p. 22

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.52633411.30477