Preĝejo Sankta Marko (Zagrebo)
| Preĝejo Sankta Marko | ||
|---|---|---|
| kristana preĝejo, kultura havaĵo [+] | ||
| Lando | Kroatio | |
| Koordinatoj | 45° 48′ 58″ N, 15° 58′ 26″ O (mapo)45.81611111111115.973888888889Koordinatoj: 45° 48′ 58″ N, 15° 58′ 26″ O (mapo) [+] | |
| Poŝtkodo | 10000 [+] | |
![]() |
||
| Preĝejo Sankta Marko | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Kirko Sankta Marko (kroate Crkva sv. Marka) estas grava preĝejo romkatolika situanta en la centro de la Supra urbo de Zagrebo, Kroatio (placo Radićev Trg). Apudas la Banusa Palaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo ŝanĝitis plurfoje: inter 1660-1725 faritis la baroka turo kaj dum la regotikigado oni ornamis la tegmenton per buntaj brikoj formante per ili la blazonojn de Kroatio kaj de la urbo.
Dum 1936-38 gvidis novajn restaŭradlaborojn (plastikoj interne) I. Meštrović kaj J. Kliaković (freskoj), kiuj sukcesis restarigi la originalan aspekton.
Vidindaj aferoj
[redakti | redakti fonton]Rimarkinda estas antaŭ ĉio la gotika suda portalo el la malfrua 14-a jarcento ornamita per multaj statuoj de sanktuloj. Pluse la freskorestoj de la 16-a jarcento ĉe la pilastroj de la retovolbo kaj la trezorejo kun laboraĵoj altvaloraj de orforĝistoj.





